Soneto pri miaj du nomoj
kredu aŭ ne sed mi tre ofte 
ne scias kiel mi nomiĝas 
al tio mi alkutimiĝas 
respondante mole kaj softe 

oni vokis jam eĉ policon 
ĉar ĉe la subskribo post komo 
estis tute alia nomo 
afero elvokis malicon 

l' unua nom' por panvendisto 
la dua por librotenisto 
kaj ambaŭ nomoj por poŝtisto 

kiam venas alia fako 
unu nomo el mensa sako 
devas trairi al stomako
Zuriko, la 3an de februaro 2001