Soneto pri anoncnuligo
mi devis anoncon nuligi 
por kiu mi jam parte pagis 
interrete mi vane vagis 
por elsendojn esperantigi 

oni devas kvarfoje kliki 
tra lingvoj diversaj trairi 
pri trovo oni povas diri 
aŭ paciencon plifortiki 

la okdek kvina estas fada 
kaj tro komplika programado 
gvidis al multobla klikado 

pro aktualiĝo de dada 
iam mi revenos al deco 
dadaiĝos la venonteco
Zuriko, la 5an de februaro 2001