Soneto je merla ĉirpado
printempo ankoraŭ tre fore 
sed merloj alvenis pli frue 
kaj kantas por mi eĉ tro brue 
dum mi surbendigas fervore 

la parolon de Helmut Vogel 
viena "Birdo" - la aktoro 
pritraktas ĝenon kun humoro 
Birdo kun birdoj - kogel mogel 

la elsendo je la dekkvina 
en la "specifa vortkanalo" 
la afero ŝajnas rutina 

Esperanto Sonas Poeme 
interretiĝis per spiralo 
ATEMPO POTEMA merleme
Zuriko, la 8an de februaro 2001