Soneto pri la heltroaĵo
legante verkojn de Kreinto 
mi devas rideti eĉ moke 
ĉar versoj nivelas subloke 
ne ĉe la poezia pinto 

Majstro ŝajnas esti folklora 
tre simpla kutime sincera 
kun "pacaj batalantoj" vera 
sed alegorie malmora 

li restas eterna sanktulo 
kaj lia granda heredaĵo 
helas en ĉiu mond-angulo 

sankteco tamen en praktiko 
funkcias kiel heltroaĵo 
okulfermita estetiko
Zuriko, la 10an de marto 2001