Soneto pri malpeza tasko
iam ĉidate tamen ĵaŭde 
ne kiel hodiaŭ dimanĉe 
radio eksonoris lanĉe 
por geaŭskultantoj aplaŭde 

Polska Antena Literacka 
Esperanto Sonas Poeme 
daŭras en interreto leme 
brava - pole signifas "chwacka" 

ĉiusemajne du elsendoj 
ĉiutage po du sonetoj 
ĉiumomente pensaj mendoj 

por ke ne fariĝi freneza 
mi irus al la salonetoj 
kie vivo ne estas peza
Zuriko, la 11an de marto 2001