Soneto pri bomboj de NATO
imagu - NATO ĵetas bombojn 
en kverelanta Hispanio 
simile kiel en Serbio 
ĉar NATO ŝatas freŝajn tombojn 

similas la situacio 
albanoj ne ŝatante slavojn 
sekvestrigas slavajn enklavojn 
ekestas la insurekcio 

kaj NATO-ĝandarmoj silentas 
anstataŭ helpi defendantojn 
generaloj malkompetentas 

Carla del Ponte devas kapti 
natodevenajn reĝimanojn 
anstataŭ ilin pace bapti
Zuriko, la 18an de marto 2001