Soneto kun piaj proverboj
"preĝo ne bezonas pinaklojn" 
David Yaki iom naiva 
sed en la senco pozitiva 
"forta kredo faras miraklojn" 

kun Osmo Buller mi parolis 
pri la anonco en "Jarlibro" 
okazis vorta ekvilibro 
li ne sciis kion mi volis 

Roy Mc Coy havas problemon 
kiel la tekston tajpi dense 
por saĝaj legantoj pripense 

revenu ni al la proverboj 
kaŝitaj sekrete en cerboj 
kaj ili solvos la problemon
Zuriko, la 28an de marto 2001