Soneto je malcelaj vojoj
tre ofte eĉ komo en frazo 
nervozigas min evidente 
mi restas malspira momente 
pro ŝoko aŭ pro la emfazo 

ekzemple kiam la sanktuloj 
por ĉiuj preskaŭ netuŝeblaj 
fariĝas kruduloj fuŝeblaj 
aŭ simplaj mitomaniuloj 

mi ĉion de l' majstro tralegis 
dum unu nokto kaj mateno 
kaj poste misgusto min tegis 

alvenis demandoj kruelaj 
pri senco de la vana peno 
perdanta en vojoj malcelaj
Zuriko, la 6an de marto 2001