Soneto je tago malvera
laŭ tago malvera principo 
unue aprilaj alvokoj 
mensogaj kun ŝercoj kaj mokoj 
kaj poste vojaĝo per ŝipo 

Zurika Lago brulis sune 
odoris per flavaj jonkviloj 
jaĥtoj tranĉis akvon per kiloj 
aparte - sole ne komune 

la arboj kun etaj burĝonoj 
ombris travideblaj pastele 
kiel diafanaj zirkonoj 

post aventura maratono 
dimanĉon travivis ni bele 
en nia Silentbastiono
Bastiono de Silento, la 1an de aprilo 2001