Soneto kun troa decido
Evangelio ne raportas 
kio okazis en sabato 
pro tio mi kun ultimato 
de mia edzino malfortas 

dum festoj ni manĝos nenion 
trinkante nur akvon ne vinon 
kiam ni atingos Salinon 
denove ekmanĝos ni ĉion 

ĉi tiu perversa decido 
apartenas al aventuro 
kaj atestas pri koincido 

ĉiuj satas kaj ni malsatas 
por poste manĝi sen mezuro 
ambaŭ kazoj ni ekspluatas
Zuriko, la 14an de aprilo 2001