Soneto pri la katoliko
Ŝekspiro estis katoliko 
kaj preĝis kaŝe en komuno 
en lia tempo granda puno 
minacis kun viva kompliko

hodiaŭ sur itala tero 
proksime de papa sankteco 
mi petas pri kanonizeco 
por la Poeto de Mistero 

li montris morton kun efektoj 
havante instinkton por vero 
malgraŭ liaj vivaj difektoj 

mi preĝas je l' Ŝekspira sorto 
ĉar restas li en skribosfero 
la plej Granda Majstro de Vorto
Lingua, la 23an de aprilo 2001