Soneto pri la filmpoŝtisto
l' poŝtisto kaj Pablo Neruda 
kun amo en du tristaj formoj 
bandaĝitaj per leftaj normoj 
historio filme malpruda 

Massimo Troisi - aktoro 
duoble mortis - ideale 
en l' filmo kaj tute reale 
nun daŭras postmorta adoro 

al fora vilaĝo Pollara 
ni ankaŭ pilgrimis piede 
efekto estis tre amara 

serpenta vojo apudmara 
influis nin iom oscede 
"fotu fore" - diris Barbara
Pollara, la 25an de aprilo 2001