Soneto pri la Rikardado
bofrato Rikardo Venteto 
festetas nomtagon kutime 
kun la familio intime 
en propra ĝardena dometo 

iam okazis la festegoj 
kaj nun tute simple modeste 
sed tamen sufiĉe majeste 
ĉar ŝatas lin liaj kolegoj 

post longa interretigado 
ĉitage en Radio LORA 
venas tempo por Rikardado 

bedaŭrinde nur telefone 
okazas tasko rememora 
"je via sano - fartu bone"
Zuriko, la 3an de aprilo 2001