Soneto jam antaŭbatala
la paradizo ŝajnas fina 
kroniĝas nia idilio 
en la sudo de Italio 
ĝis la revido sur Salina 

lasta rigardo al Marina 
al plantejoj de kaporio 
sur supra vulkana skorio 
kun la ĝardeno mandarina 

post la Milazzo-ŝipumado 
denove brulas l' urbo Romo 
ruĝiĝas maja batalado 

morgaŭ ni venos al Zuriko 
dum bataloj ĉe l' stacidomo 
trairos al gasa paniko
Romo, la 30an de aprilo 2001