Soneto pri la invitilo
teatro sendis invitilon 
al dramo laŭ iu romano 
de konata drinkveterano 
kreanta vivan vodevilon 

la libron mi legis trifoje 
marŝante laŭ ĝia titolo 
ne plaĉis al mi lia rolo 
ĉar laŭdis li kronon survoje 

por mi li estas perfidulo 
kun pola matura atesto 
lakeo de imperiestro 

kiel ĉiu alkoholulo 
li ŝatis iri al la festo 
ne zorgante pri la orkestro
Zuriko, la 4an de aprilo 2001