Soneto je tramkolizio
alternativa oranĝisto 
festas eternan naskotagon 
Margrit Reist kuracas lumbagon 
ĉe la dieta kuracisto 

"ĉu vi drinkas?" "ne mi ne drinkas" 
"eble vi manĝas marmeladon" 
"ne mi preferas bovruladon" 
"kaj vi min tute ne konvinkas" 

ekestis spirita cikatro 
ĉar mi ne atingis la straton 
kie troviĝas la teatro 

pro simpla trama kolizio 
evitis mi monarkoraton 
bonpluman sed sen la vizio
Zuriko, la 8an de aprilo 2001