Soneto pri violsorĉisto
en Bastiono de Silento 
diferenciĝas akustiko 
la plej bone sonas muziko 
sub ligne kovrita tegmento 

en la de majstro violono 
loĝas spirito de liriko 
sorĉita per metafiziko 
ŝvebata vibre en salono 

la arĉo frotetas la kordojn 
kaj ili ŝerce flaĝoletas 
traflugante aŭdatajn bordojn 

Jakub Działak ludas kapriĉon 
per sonoj esprime pamfletas 
la de Paganini kondiĉon
Bastiono de Silento, la 10an de majo 2001