Soneto pri bank-benkumado
la plej perfekta bankumado 
en la horoj de premiero 
benkoj aperis dum vespero 
kaj komenciĝis benkartado 

leonoj kaj poste bovinoj 
nun skulpturbenkoj tre kongruaj 
al svisaj bankoj kontribuaj 
por la agado sen kurtinoj 

la teatraĵo "Banksekretoj" 
vigle ludata sed enua 
ĉar disfluiĝis la konkretoj 

"benko - banko" en la germana 
la sama vorto "Bank" malĝua 
sed tamen en Zurik' peana
Zuriko, la 11an de majo 2001