Soneto pri velkaj motivoj
motivo por skribi nun velkas 
ĉar ŝanco por literaturo 
ne disvolviĝos en futuro 
legantoj komputilojn melkas 

oferto fariĝas pli granda 
valoro tamen inversiĝas 
proporcie kaj degradiĝas 
la celo fariĝas demanda 

voĉon lasi en interreto 
por iu ĝin trovu hazarde 
aŭ strebe tamen sen diskreto 

la poezio parolata 
kiel antaŭ jarcentoj barde 
ĉu estas de iu serĉata?
Zuriko, la 12an de majo 2001