Soneto inter kamparanoj
grandurbe ankaŭ en kabanoj 
la lingvoj estas ju pli spritaj 
des pli dialekte formitaj 
konfirmas tion svislandanoj 

tiu ĉi svisa fenomeno 
kiel ekzemplo por homaro 
enmondiĝas kun kontraŭstaro 
tre ofte eĉ per abomeno 

du flankojn havas la medalo 
ĉu helpis en Jugoslavio 
komuna lingvo por batalo? 

ekstremoj gvidas al banalo 
ĵargonon uzi en Polio 
ne decas ankaŭ pro moralo
Bastiono de Silento, la 24an de majo 2001