Soneto revene al l' pola
de komenco de la miljaro 
mi skribis nur en Esperanto 
en prozo poezio kanto 
nun tamen venis kontraŭstaro 

mi devus postempajn poemojn 
en l' pola lingvo kompletigi 
sed mi emas tion pretigi 
ĉar mi posedas tiujn temojn 

en la spirito kataklismo 
mi faros ĉion ĝis julio 
ĉar certe venkos optimismo 

Esperanto Sonas Poeme 
mi ne revenas al Polio 
nur mi programon ŝanĝos teme 
Zuriko, la 26an de majo 2001