Soneto pri la malgastemo
la papo venis al Grekio 
kun katolikaj episkopoj 
trovante protestojn de popoj 
de l' ortodoksa eklezio 

mi iam skribis jam pri tio 
en "Placo de l' sankta Atano" 
ke la skopelosa kristano 
agas per diskriminacio 

se gasto estas malkonversa 
oni lin tute ne invitas 
ĉar celo okazas inversa 

gasto havas privilegion 
kaj oni lin ne diskreditas 
same alian religion
Zuriko, la 4an de majo 2001