Soneto sen ĝustaj ligiloj
kun Giorgio Silfer mi parolis 
pri radia surbendigado 
kun la problema retigado 
ĉar doni informon li volis 

por ĉiu esperantkreaĵo 
se sonas ĝi literature 
troviĝos la loko future 
en la radia elsendaĵo 

facile estas surbendigi 
sed interrete programigi 
ne eblas sen ĝustaj ligiloj 

mi ne legas por komputiloj 
sed por homoj min aŭskultantaj  
sur ondoj ne nur esperantaj
Zuriko, la 9an de majo 2001