Soneto forte meritema
Jan Rodzeń al literaturo 
venis de la alia flanko 
je tiu flanko estis manko 
por libroj reklama bravuro 

anstataŭ montri fuŝpentraĵojn 
promocias kun eldonistoj 
en Klubo de Librotenistoj 
lastatempajn libronovaĵojn 

iu diros "nenio nova" 
ĉie oni aranĝas tion 
sed kiu estas tiupova? 

estas certe malfacilaĵoj 
sed sinjoro Jan faras ĉion 
por restu la libroraraĵoj 
Zuriko, la 12an de junio 2001