Soneto pri la flataĉantoj
Usono milite per NATO 
ordonigas la tutan mondon 
konstruante servistan rondon 
de serviluloj je traktato 

tamen se ekestus milito 
la unua bombo detruus 
ne usonon sed distribuus 
morton al ĝia dungito 

eĉ punigos piedlektukojn 
Europa Unio severe 
ne ŝatanta tiujn hajdukojn? 

se nacioj komencos plendi 
tuj io okazos surtere 
kion neniu volos mendi 
Zuriko, la 16an de junio 2001