Soneto sen iu signifo
en l' dudekunua jarcento 
mi restos kun la lingvo pola 
Esperanto estas petola 
sed ne por forta argumento 

malŝarĝi sin de eŭforio 
kaj flustre diri sen patoso 
forirante de la ĥaoso 
jen pritrakto de historio 

malnova aŭ nova jarmilo 
nun tute ne havas signifon 
tempo fluas en l' sama stilo 

mi iam sub vela tolaĵo 
ekkrios adiaŭamplifon 
kaj navigos al eternaĵo 
Zuriko, la 17an de junio 2001