Soneto pri artosopiro
mi revenis al l' lingvo pola 
sed tuj venis granda sopiro 
por Esperanto - estas miro 
je tiu evento memvola 

"mi ne estas esperantisto
kaj ankaŭ ne esperantano
mi uzas la lingvon por pano
kiel rimedo de artisto" 

ĉi tiun frazon mi ripetas 
ĉar eldonas mian internon 
kaj pri venonteco mi vetas 

bela lingvo sonas tenere 
surscene imitas lanternon 
lumigas publikon sincere 
Zuriko, la 18an de junio 2001