Soneto pri reveno al mi
mi volas nun min senkulpigi 
ke mi mian psikon mortigis 
entute ĝin esperantigis 
kaj volis aliajn devigi 

ŝajnis al mi ke mi kaŝiĝos 
en alia lingvo de mondo 
sed alvenis saĝa respondo 
mi nur en la pola prestiĝos 

la esperanta asocio 
estas por mi tre interesa 
sed stranga laŭ ferma konscio 

la lingvo estas certe bela 
simpla klara kaj eĉ karesa 
sed por la vivo bagatela 
Zuriko, la 2an de junio 2001