Soneto senta sen suĉiloj
Zbiŝko veturigis al Berno 
mian korpaĉon kun fervoro 
renkonto kun ambasadoro 
okazis tamen kun konsterno 

"li estas tiel simpatia" 
diris sinjorino Janina 
pruno en porkflankaĵo vina 
fariĝis Berlin-nostalgia 

la nova komerckonsilisto 
alvenis ĝuste de Berlino 
la reala socialisto 

ĉe Lassenstrasse estis prunoj 
en porkflankaĵo - halucino 
sen suĉoloj por vodkaj punoj 
Zuriko, la 20an de junio 2001