Soneto pri bongusta sento
mi sentas min tute normale 
iom scie iom scipove 
sed malkomprene kaj malpove 
laŭ aĝa sperto nominale 

mi ĝojas pro somerkomenco 
kun ĉampano kaj farunaĵo 
poste kun lekita bovlaĵo 
je forgesita abstinenco  

ĉu oni povas nun ne manĝi 
se manĝaĵo estas bongusta 
aŭ eble opinion ŝanĝi 

vetero estas komparebla 
al sento sub verdo arbusta 
eĉ se decido estas febla 
Zuriko, la 21an de junio 2001