Soneto rilate al iu
al geamikoj telefono 
al Jakub pro lia nasktago 
al Norbert pro lia nomtago 
al Margrit pro tempoadmono 

al Zbyszek pri la invitilo 
al bankedo en ambasado 
al pastro pri unkto kaj pado 
al ĉielo kun absolvilo 

al temo pri pekoj kaj pri AL 
al tio oni min devigis 
al situacio sed sen MAL' 

al cenzuro kiu rilatis 
al mia libro ne plufoje 
al tiu AL kiun mi gratis 

Zuriko, la 6an de junio 2001