Soneto kun morta informo
Berto havas ĉion el kapo 
ĉar li mortis - lia spirito 
vagadas ie sur orbito 
kiu ne troviĝas sur mapo 

mi telefonis al Berlino 
"ĉu mi povas kun Bert' paroli?" 
"ne ĉar li mortis" - por kaĵoli 
mi kondolencis ĉe la fino 

pri la deksepa de julio 
ni novembre interparolis 
je danuba anomalio 

ĉu tiam krevita kaŝtano 
estis aŭguro kiu bolis 
kiel en infero satano 
Zuriko, la 21an de julio 2001