post vagado al ĉielarko muskoloj senĉese doloras kaj artikoj knare vaporas en vertebraro fulmas sparko hodiaŭ estos iom bilde ni marŝos nur al intermonto lasante ĉampanon sub ponto en frosta akvo tute milde akvofalo fosis kaskadon tajfuno lasis siajn spurojn ni komencis kanti baladon botelon ni preskaŭ ne trovis ĉar torento faris bravurojn finfine ni trinkaĵon provis