Soneto pri la hobiistoj
preskaŭ ĉiu esperantisto 
eldonas nun propran revuon 
plenante tiel sian ĝuon 
agante kiel hobiisto 

leganto same eldonisto 
du roloj en la sama sfero 
por si mem plezura ofero 
kiel propra interpretisto 

ne gravas entute aferoj 
kiuj havas vivoinfluon 
sed fortigo de efemeroj 

amatoro antaŭe timas 
poste malfermas tiun truon 
en kiu feliĉeco limas 
Zuriko, la 6an de julio 2001