Soneto kun aŭtuna pluvo
elsendo "retro" - maljunuloj 
enuigas nin per kiĉego 
tio komparas kun pluvego 
kaj kun aŭdantoj naivuloj 

elŝaltis mi tiun dolĉaĵon 
kaj iris tien kien reĝo 
piediras al grava seĝo 
mi ne priskribos travivaĵon 

ekstere nebulo - etoso 
fariĝas enue dormanta 
eble estas tempo por gloso 

strangolas flamoj en kameno 
je ripozo malripozanta 
bezonata estas domeno 
Bastiono de Silento, la 8an de julio 2001