Soneto pri meznoktteatro
recenzoj bonaj sed singardaj 
pri unu teatra studio 
alveninta de Varsovio 
impresoj tamen estis ardaj 

tute ne kontraŭis cenzuro 
ne estis manifestacioj 
nur elvokitaj emocioj 
de ŝtorma volo de naturo 

"Meznokto" estas "Almozuloj" 
de Adam Mickiewicz sed dance 
bone ludis tiuj ruzuloj 

oni foriris de principo 
kaj ŝanĝis enhavon nuance 
sed agis ĝusta arketipo 
Zuriko, la 17an de aŭgusto 2001