Soneto tamen aventura
ĉarmigita per komputoro 
mi ne sentas ĝian inverson 
dum tempo faras kontraŭverson 
venas libera metaforo 

bela vetero min instigas 
al Bastiono de Silento 
tamen al komputilo sento 
por interreto min devigas 

mi pri informoj televidaj 
entute ne interesiĝas 
ĉar ili estas tro perfidaj 

nun mi ne skribas sed nur ludas 
kaj miaj restaĵoj grandiĝas 
ludo mian vivstilon trudas 
Zuriko, la 22an de aŭgusto 2001