Soneto pri signoevito
televidilo subtegmente 
kuŝis longe pulve kovrita 
nun estis hazarde trovita 
kiel bezona pormomente  

en Bastiono de Silento 
sidante majeste sur seĝo 
ĝi muĝis kaj lumis per neĝo 
ĉar mankis anteno evente 

feliĉe pro bona vetero 
ni povis rigardi sirenojn 
anstataŭ resti en sufero 

poste en taverno vilaĝa 
aŭdante viglajn indiĝenojn 
ĝoigis nin gusto fromaĝa 
Bastiono de Silento, la 24an de aŭgusto 2001