Soneto kun naiva arto
Pola Muzeo Rapersvilo 
invitas al ekspozicio 
de artistoj de Silezio 
"Dio feliĉigu!" - jen stilo 

Henryk Pyka de Katowice 
sacerdoto diris pri arto 
devenanta eĉ de malfarto 
kiu ne agas benefice 

Lorenzo Castore - italo 
venis kun fotoaparato 
al silezia karba valo 

li ja povus en Venecio 
foti detruon de formato 
sed li fotis en Silezio 
Rapperswil, la 29an de aŭgusto 2001