Soneto kvieta kaj brua
al urbo ni venas volonte 
eĉ se la kulturo amasa 
neniam okazos parnasa 
tamen disvolviĝas konfronte 

ni havas novan komputilon 
sed ni ne kapablas ĝin uzi 
do ni scipovas ĝin amuzi 
kaj ankoraŭ televidilon 

tiuj iloj ne amuzas nin 
sed reciproke ni la ilojn 
ĉar iloj ne amuziĝas sin 

estas ege multe da kabloj 
sed ni ne vidas amuzilojn 
kandeloj brulas - venas fabloj 
Zuriko, la 6an de aŭgusto 2001