Soneto ĉe strio de ombro
mi rigardas danubajn fotojn 
por ĉiu mi skribis soneton 
mi ŝatas tiaman kvieton 
pri etoso faris mi notojn 

nur Staŝko Suchecki aperis 
kaj aliajn vivo kaŝigis 
verŝajne ankaŭ trankviligis 
kaj por familioj oferis 

militon ili ne memoras 
ĉar ili ĝin ja ne travivis 
ili tute simple laboras 

eble ili tute ŝanĝiĝis 
kaj poste jam ne plu aktivis 
strio de ombro forviŝiĝis 
Bastiono de Silento, la 1an de septembro 2001