Soneto de la sama mjelo
por sorĉi aliajn ni prenas 
vortojn kun ĉarmanta signifo 
enhavo agas per modifo 
ne plantojn sed florojn ni tenas 

ni interpretas tradukaĵojn 
laŭ nia utila bezono 
kaj ne laŭ difinita kono 
ne sentante pretervidaĵojn 

lingvo konsistas el subtiloj 
hakistoj tion ne komprenas 
ĉar ili servas per hakiloj 

ili ne estas subiĝemaj 
ĉar ilin subtileco ĝenas 
sed laŭ mjelo estas poemaj 
Zuriko, la 6an de septembro 2001