Soneto por tuŝi naturon
fikuso havas kristnasklampojn 
aspektas impone kaj riĉe 
sed ankaŭ nekredeble kiĉe 
priskribon mi ĵetas en krampojn 

jam vintre floras antirinoj 
tra l' fenestro alflugas muŝo 
vetero gvidas al kortuŝo 
taŭga etoso por virinoj 

ni iru frue al arbaro 
fortimigi dormantan vulpon 
trovi silenton kun birdaro 

aŭdi kiel flustras torentoj 
galantoj blankigas la kulpon 
ektuŝi naturon per sentoj
Zuriko, la 10an de januaro 2002