Soneto pri novjarkunveno
kiel en surrealismfilmo 
personoj ne de tiu tero 
sed estas ekzistanta vero 
feliĉe forlasis min timo 

mi demandis l' ambasadoron 
kion li fakte reprezentas 
"polan ŝtaton" - li argumentas 
"ĉu ankaŭ militan hororon?" 

sinjorino kun unu dento 
malgraŭ tio diris agrable 
pri sorto eraro prudento 

bigoso okazis evento 
dum vortoj miksiĝis afable 
kaj venis nacieca sento
Berno, la 11an de januaro 2002