Soneto iom recesia
tio okazas eĉ tre ofte 
mi ekscitas - tuj poste velkas 
laktriĉan bovinon mi melkas 
sed sukceso trairas softe 

ofendiĝas impresario 
kiam mi ĉe traktado ŝmacas 
dum li min salajre minacas 
mi trairas al arta krio 

"vi pensas ke vi estas papo 
kaj vere vi estas satrapo 
kun la tute malplena kapo" 

"pripensu ke en historio 
kiam komencis recesio
pliriĉiĝis impresario"
Zuriko, la 18an de januaro 2002