Soneto definanta prenon
unu aĵon de miloj preni 
por multajn homojn feliĉigi 
sin mem ĉeokaze riĉigi 
kaj poste neniam ĉagreni 

estas recepto por sukceso 
nur ne ĉiam realigebla 
ĉar koncepto estas tro febla 
aŭ vojon barigas eksceso 

malfermiĝos disertacio 
pri tio kio estas preno 
kun tristeco sed sen gracio 

ĉu ŝtelisto estas prenisto? 
akurata temo por dreno 
do kiu fariĝos drenisto?
Zuriko, la 22an de januaro 2002