Soneto pri librmaleldono
ĉu eldoni aŭ ion ŝanĝi? 
mi devas ankoraŭ pripensi 
dumtempe demandojn kondensi 
trinki kafon kaj ion manĝi 

redaktoro diras "impona" 
alie jam vicredaktoro 
kiu estas ankaŭ lektoro 
"libro nun ne estas rekona" 

interna cenzuro funkcias 
delikate kaj sen ofendo 
mi ĉiujn ŝanĝojn negacias 

finfine respondo decida  
sonas "NE" - krias mia plendo 
ĉar verke mi restas avida
Zuriko, la 23an de januaro 2002