Soneto ĉe la ekzameno
ĉiam - se mi povas - mi vokas 
poeton Norwid argumente 
sed mi ne postiras lin sente 
nur per la verko mi provokas 

en lernejo mi nervozigis 
per Norwid unu filologon 
skribante ŝercan nekrologon 
kaj mi lin por venĝo instigis 

pri pola mi devis ripeti 
la unuklasan ekzamenon 
oni proponis min forĵeti 

pro tio mi estas verkisto 
ĝuste pola - la fenomenon 
ne komprenas esperantisto
Zuriko, la 28an de januaro 2002