Soneto pri stultigaj tekstoj
ĵurnalistoj estas fakuloj 
sed preskaŭ tute amatoraj 
kaj diletantece fervoraj 
kun splitoj en siaj okuloj 


la plej aĝa homo de l' mondo 
ruĝvinon trinkis ĉiutage 
pri tiu evento image 
drinku ni nun en nia rondo 

revenu ni al skribulaĉoj 
ili skribas senkonsidere  
ke NATOn ni prenas kun plaĉoj 

mi ne plu volas esti polo 
hontante pro tio severe 
estas kazo sen mia volo
Zuriko, la 5an de januaro 2002