Soneto ĉe kora letero
belan leteron mi ricevis 
de Czesława Łachut pri tio 
ke ŝi vivas kun poezio 
kaj ŝi pri miaj versoj revis 

ŝi estas sola doktorino 
en iu provinca urbeto 
sendepende de interpreto 
estas socia elimino 

por mi tre gravas ŝia saĝo 
ŝia scio estas uzebla 
ligita kun por ŝi omaĝo 

en l' mondo plena de envio 
ŝia bezono estas febla 
sed kun plezura garantio 
Zuriko, la 20an de oktobro 2002